Armando Zecchin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de decembro 1924 en Padovo |
Morto | 5-an de januaro 2016 (91-jaraĝa) en Torino |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Armando ZECCHIN (naskiĝis la 4-an de decembro 1924 en Cartura (Padovo, Italio), mortis la 5-an de januaro 2016 en Torino, post lukto kontraŭ mjelomo) estis itala filologo kaj esperantisto. Junaĝe li vizitis “klasikan liceon" kultivante aparte la antikvan grekan kaj latinan lingvojn, pri kiuj poste li profesoris en la sama liceo.
Dum tiu profesora aktiveco li elektis asidue viziti teologiajn fakultatojn ĝis gajni bakalaŭron (korespondanta al la unua akademia titolo laŭ la italaj leĝoj, aŭ al la brita bakalaŭro, per kiu akiris la rajton instrui en ŝtataj lernejoj katolikan religion. Samtempe kunlaboris kun teologiaj centroj, intense partoprenante en simpozioj kaj kongresoj kaj aliaj teologiaj aktivecoj.[1][2]
La unuaj kontaktoj kun Esperanto okazis en la 1970-aj jaroj, kun intensa emiĝo en 1985 kiam en li formiĝis kompleta privata juĝo pri la internacia lingvo: laŭ li,’’ esperanto estas la ideala internacia lingvo kapabla respekti la rajtojn de la “lingvoj de la popoloj” kaj funkcii kiel internacia lingvo; sed ĝi bedaŭrinde trovas la lokon kaj la funkcion plenumitajn de aliaj lingvoj jam radikitaj. Kial do ĝin kreskigi kaj kulturi kaj instrui? Pro tio ke ĝi ĝuas vastan konsenton kaj havas vastan bazon de uzantoj kun kiu eblas kaj utilas komunikado kaj plurkultura dialogo’’. Puŝite de tiu principo, li intense laboris en la instruado pri esperanto kaj verkado (en kulturaj kaj literaturaj esperantaj revuoj kiel en Literatura Foiro kaj Fonto kaj Monato kaj diversaj aliaj) kaj per originalaj verkoj, kaj en la tradukado al esperanto de verkoj poste disvastigitaj en la esperanta mondo, aparte en kongresoj de Ueci/IKUE.[3]
Dum intensa plurjara esplorado pri la Biblio, profitante de verkoj kaj publikaj kulturaj entreprenoj de la bibliisto kaj profesoro de la “Altitalia Teologia Fakultato” Gianfranco Ravasi, li ĉiam pli konvinkiĝis ke la katolikaj kompreno kaj interpreto havas ankaŭ sciencajn fundamenton. Pro tio li akceptis kunlabori en la reformulado de la artikoloj koncernantaj la Biblion en la NPIV (Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto), kaj engaĝiĝis ĉiam pli en la studado pri katolikismo, kunlaborante en diversaj katolikaj kulturaj asocioj.
Lastatempe tiu enmiksiĝado pri esperanto lin ankaŭ kuntrenis iom sisteme kontribui al la Esperanta Vikipedio, unue kun la kaŝnomoj Ludovica kaj Ludovica1 kaj fine per Armando Zecchin. La artikoloj preferataj de lia vikipedia vortaro estas religiaj (precipe katolikaj) konceptoj, ne nur tamen. Tiu aktiveco, kiu daŭris de 2005, aldonis al diversaj Vikipedioj ĉirkaŭ 3.000 artikolojn.