Arbara incendio estas incendio, kiu trafas arbaron. Ĝia kialo povas esti natura (fulmo aŭ vulkana erupcio) aŭ homa.
La arbaraj incendioj ĉiam ekzistis, kaj nature okazas cikle (oni trovis spurojn de incendio en epoko silurio, 420 jarmilionoj antaŭe).
Arbara incendio okazas kiam la vegetaĵaro estas seka. Ili estas oftaj en sudo de Eŭropo, sudokcidenta Usono kaj Aŭstralio.
Fulmo estas la ĉefa natura kaŭzo de incendioj, sed la pli oftaj estas arbaraj incendioj estigataj de homo.
Alia nepra kaŭzo estas la sekeco. Kiam vegetaĵo ne plu povas ĉerpi akvon el la grundo, ne nur ĝi sekiĝas kaj iĝas pli bruliĝema, sed ĝi ellasas bruliĝivajn kemiajn substancojn. Fakuloj konkludis, ke grandajn kaj longdaŭrajn arbarajn incendiojn en Aŭstralio en 2019 kaŭzis interalie strikta malpermeso forhaki arbojn eĉ por krei kontraŭbrulajn striojn. Tio kaŭzis kreskon de bruleblaj arboj kaj arbustoj kaj senefikigis kontraŭfajrajn klopodojn.
Arbaraj incendioj estigas poluon de aero, mortigas multajn bestojn kaj, se ili estas tro oftaj, estigas senarbarigon.
Artikolo de Gary Nunn en Unesko Kuriero analizas la arbarincendiojn en Aŭstralio en 2019-2020. Konstatinte, ke tio ĉiam okazis en la kontinentinsulo, tamen oni notis, ke tiu okazo estis multe pli drasta kaj damaĝa por ekosistemoj necesaj por minacataj specioj, la sekeco estis pli akra ol iam, same kiel la malfrueco kaj la sufero en praarbaroj. Ekdamaĝo povas postuli jarcentojn por esti riparitaj.[2]