Antoon Jozef Witteryck
Witteryck sur fotokarto el 1910
Witteryck sur fotokarto el 1910
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1865 (1865-06-06)
en Oostkamp
Morto 3-an de julio 1934 (1934-07-03) (69-jaraĝa)
en Assebroek
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Hélène Delplace (en) Traduki (1890–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo presisto (1892–)
eldonisto (1892–)
esperantisto
instruisto
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Antoon Jozef WITTERYCK [VITerik] (naskiĝis la 6-an de junio 1865 en Oostkamp (Flandrio), mortis 69-jara la 3-an de julio 1934 en Assebroek (Bruĝo) estis belga esperantisto kaj presisto. Li estis pioniro de Esperanto en Belgio.

En 1902 Witteryck fondis la Bruĝan Esperanto-grupon. Li estis dua prezidanto de BLE (Belga Ligo Esperantista), honora prezidanto de la Esperantistaj grupoj de Hastings (GB) kaj Bruĝo (B), membro de la Lingva Komitato (LK) de 1909 ĝis 1932, prezidanto de la 4-6-aj (1912-1914), 11-a (1922) kaj 13-a (1924) Belgaj Kongresoj kaj de la Internacia Semajno-Kongreso en 1910.[1]

Familio, profesio kaj unuaj planlingvaj paŝoj

[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis Richard Witteryck, instruisto en Hertsberge kaj Oostkamp, poste en Bruĝo. Li estis edzo de Hélène Delplace.

En 1890 Witteryck ekkonis Volapük, lernis ĝin sed konstatis ke ĝi estas tro malfacila. Sekve li dum jaroj okupiĝis pri propra projekto de internacia lingvo.[2] La 7-an de oktobro 1901 li eksciis pri Esperanto, tuj mendis Esperanto-kurson en Parizo, kaj eklernis.[3] Ekde 1902 li eldonas la monatan ilustritan revuon flandralingvan De Lusthof kun Esperanta rubriko.[4] En septembro 1902 Charles Lemaire fondis sian monatan revuon La Belga Sonorilo. Witteryck fariĝis administranto.[5] Inter 1902 kaj 1906 li transprenas la bopatran presejon/eldonejon Delplace.

Organiza agado en la belga movado

[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 1914

[redakti | redakti fonton]

En 1904 li fondas la Bruĝan Esperanto-grupon.[6] Je 1905-07-30 fondo de BLE en Antverpeno en la ĉeesto de Witteryck.[7] En 1908 Charles Lemaire pli kaj pli alproksimiĝas al Ido kaj kuntiras la plej multajn pionirojn de la Belga movado. Witteryck tamen restas en la malgranda grupo Fundament-fidela.[7] Je 1908-10-25 la Fundamentuloj elektas novan estraron de BLE: prezidanto Amatus van der Biest-Andelhof; vicprezidanto A.J. Witteryck kaj abato Richardson; sekretario Léon Champy; kasisto Oscar Van Schoor.[8]

1909 Loĝloko „Nouvelle Promenade, 4, Bruges".[9] Je 1910-05-15/16 2a Belga Kongreso en Bruĝo. Post la morto de Amatus van der Biest-Andelhof (1912-01-22) li fariĝas prezidanto de BLE, samjare li prezidas la Belgan kongreson en Gento, en 1913 la Belgan kongreson en Spa kaj la Internacian Esperanto-Semajnon en Gento dum la tiea Universala Ekspozicio. Li prezentas du raportojn favorajn al Esperanto en la Internacia Kongreso por la helpo al militvunditoj.[10]

Unua mondmilito

[redakti | redakti fonton]

En 1914 Witteryck lastfoje antaŭ la milito prezidas la Belgan kongreson en Mechelen. Dum la milito 1914-1918 li translokiĝas al Nederlando kaj Anglujo. En ambaŭ landoj li oficiale instruas Esperanton al militkaptitoj kaj verkas specialan libron por tio.[11]

Postmilita agado

[redakti | redakti fonton]

Post la milito (ĉ. 1918/19 (?)) li revenas al Bruĝo: la presejo estas detruita, la presiloj forprenitaj. En 1920 Witteryck pro malsano cedas la prezidantecon de la Bruĝa Grupo al f-ino Yvonne Thooris kaj fariĝas ties „honora prezidanto".[12] En 1922 li denove prezidas la Belgan kongreson en Sint-Niklaas, en 1924 (aŭ 1927?), kiam Frans Schoofs fariĝas prezidanto, Witteryck fariĝas honora prezidanto.[13] Pro kor-malsano li ne plu povas labori kiel antaŭe.[12] Tamen je 1924-06-7/9 li denove prezidas la 13-an Belgan Kongreson en Bruĝo[14].

En 1929 la Bruĝa Grupo akiras la oficialan titolon „Reĝa Societo" (almenaŭ 25 jara ekzistado).[15] Pro lia influo nova publika vojo proksima je lia domo en la municipo Assebroek (Steenbrugge) apud Bruĝo estis nomita Zamenhofstraat.[16]

Verkoj

[redakti | redakti fonton]
"Esperanto en 10 lekcionojn", eldono de 1923.

Witteryck tradukis al la flandra lernolibron de Théophile Cart kaj M. Pagnier, verkis kaj eldonis diversajn lernolibrojn kaj legolibrojn (detalojn vd. sube), gvidis multajn kursojn kaj kunlaboris je La Belga Sonorilo de 1902 ĝis ties Idiĝo en 1908, Tra la Mondo, Belga Esperantisto (1908-?), The British Esperantist k.a.

Pliaj verkoj vd. Guido Thys. Flandra kaj Nederlanda Esperanto-Bibliografio. Antwerpen 1983. N-roj 338, 487-497.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. EdE 46; Cogen, p. 64.
  2. Flandra Esperantisto, oktobro 1934, p. 52: nekrologo de Pol Varens, kiu citis rakonton de Witteryck el 1912 (dum Kvara Belga Kongreso, Gent)
  3. Belga Esperantisto, 1910, p. 115.
  4. Belga Esperantisto, 1910, p. 117.
  5. EdE 43.
  6. EdE 575, 43; laŭ Cogen, p. 63 jam en 1902.
  7. 7,0 7,1 EdE 44.
  8. EdE 44, Cogen, p. 63.
  9. Oficiala Gazeto Esperantista 1909/2 (13), p. 23 de 1909-07-25.
  10. Cogen, p. 64.
  11. Cogen, p.64.
  12. 12,0 12,1 Cogen, p. 63.
  13. EdE.
  14. EdE 46; Cogen, p. 64.
  15. EdE 45.
  16. Cogen, p. 64.
  17. EdE 575, Krest. III p. 44.

Bildaro

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.