Antonio Orihuela | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | la 17-an de februaro 1965 en Moguer | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Alma mater | Universitato de Sevilo vd | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Okupo | verkisto • historiisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Antonio ORIHUELA [oriŬEla] (Moguer, Provinco Onubo, Hispanio, 17-a de februaro 1965) estas poeto, eseisto, ĵurnalisto kaj instruisto. Lia literatura kaj intelekta verkaro, de klara liberecana karaktero, partoprenas de la kolektiva movado de la poezio de la konscio ekde ties komenco en la 1990-aj jaroj.
Kelkaj el liaj verkoj estis tradukitaj al la angla, la germana, la franca, la portugala, la kataluna kaj Esperanto.[1]
Li estas doktoro pri Historio el la Universitato de Sevilo. Kiel esploristo, li publikigis dekon da verkoj pri la sociaj formoj antaŭkapitalismaj en la sudokcidento de la Iberia Duoninsulo. [2]
Li partoprenis en pli ol 100 ekspozicioj de vid-poezio kaj publikigis tiajn poemojn en revuoj de pli ol trideko da landoj. Same, elstaras lia laboro kiel organizanto kaj komisaro de ekspozicioj de tiu fako.
El 1999, li kunordigas la ĉiujarajn renkontiĝojn Voces del extremo (Ekstremaj voĉoj), en sia naskiĝloka Moguer, sub la helpo de la Fondaĵo Juan Ramón Jiménez. Pere de tio, oni antologiigis la verkaron de ĉirkaŭ trideko de aŭtoroj kaj individuaj kaj kolektivaj. Ĉirkaŭ tiu ĉiujara renkontiĝo kaj antologio, oni plifirmigis poezian kolektivan movadon kiu, el diferencaj perspektivoj, fokuziĝas al la protesto pro maljustecoj kaj socia marĝenigo, la estetika kaj etika meditado pri la rilatoj kiujn la institucia povo establas kun tio reala kaj la neceso kaj eblo de ŝanĝo de la modelo de tutmonda kaj postmoderna kapitalismo.
Lia poezio proponas meditadon pri la nuntempa realo kaj celas la helpon al ŝanĝo en ties aktualaj kondiĉoj de maljusto. Liaj poemoj turnas sin al rekta kaj klara lingvaĵo per kiu la vorto estas konsiderata kiel praktika laborilo. Orihuela malakceptas la praktikon de ajna tipo de estetikismo. La realismo praktikata de Orihuela uzas kaj la identigon inter la leganto kaj la temon de la poeziaĵo, kaj la malproksimigon de stilo breĥteska. Laŭteme, lia verkaro apartiĝas kaj el la lirikaj konvencioj, kaj el la ekzistadismaj sintenoj. Liaj fontoj forte enradikiĝis en marksismo kaj anarkiismo, same kiel en aliaj revoluciemaj tendencoj kiel la Situaciismo.
En siaj teoriaj tekstoj,[3][4][5] Orihuela praktikas kritikon de la ideologio de kapitalismo laŭ sintenoj de dialektika materiismo de liberecana nuanco. Same kiel ĉe aliaj membroj de la kolektiva movado de poezio de la konscio, li konsideras ke ĉiu poezio estas politika, ĉar la esenca naturo de homo kaj ties produktoj estas socia kaj ideologia. Liaj artikoloj kaj eseoj montras la hazardajn rilatojn ekzistantaj inter la aktuala sistemo de tutmonda kaj postmoderna kapitalismo kaj kelkaj el la tendencoj de la nuntempa poezio, kiel ĉe la poezio de la esperto aŭ la malpura realismo.