Grafikaĵo de la absolut-valora funkcio de reela argumento

Laŭ matematiko, la absoluta valoro de reelo x estas ĝia nombra valoro senkonsidere de ĝia signumo. Tiel, 3 estas la absoluta valoro de kaj 3 kaj −3. Ĝi estas skribata kiel .

Komputike, la matematika funkcio por fari ĉi tiun kalkulon estas nomata kiel abs().

La absoluta valoro[1] (aŭ modulo[2]) de kompleksa nombro estas difinita kiel ĝia distanco al nulo en la [[kompleksa ebeno|kompleks-nombra ebeno]] (vidu unuocirklon). Se a kaj b estas la reela kaj imaginara partoj de iu kompleksa nombro z, ĝia absoluta valoro estas .

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. [1]NPIV: absoluta valoro
  2. [2]Reta Vortaro: modul/o

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri matematiko. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).