1900 | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | Novecento |
Originala lingvo | angla lingvo • itala lingvo |
Kina aperdato | 1976, 7 okt. 1977, 15 jan. 1979 |
Ĝenro | filma dramo, amafera filmo |
Kameraado | Vittorio Storaro |
Reĝisoro(j) | Bernardo Bertolucci |
Produktisto(j) | Alberto Grimaldi |
Scenaro | Franco Arcalli • Bernardo Bertolucci • Giuseppe Bertolucci |
Loko de rakonto | Italio |
Muziko de | Ennio Morricone |
Rolantoj | Robert De Niro • Gérard Depardieu • Burt Lancaster • Donald Sutherland • Dominique Sanda • Alida Valli • Sterling Hayden • Stefania Sandrelli • Laura Betti • Romolo Valli • Stefania Casini • Francesca Bertini • Anna Maria Gherardi • Paulo Branco • Giacomo Rizzo • Liù Bosisio • Maria Monti • José Quaglio • Patrizia De Clara • Carlotta Barilli • Mimmo Poli • Clara Colosimo • Angelo Pellegrino • Werner Bruhns • Anna Henkel-Grönemeyer • Ellen Schwiers • Pippo Campanini • Edda Ferronao • Mario Meniconi • Allen Midgette • Nazzareno Natale • Winni Riva • Piero Vida • Vittorio Fanfoni • Francesco D'Adda • Ferruccio Amendola • Giuseppe Rinaldi • Renato Mori • Claudio Volonté • Fabio Garriba |
Produktinta firmao | Paramount Pictures |
IMDb | |
1900 (itale Novecento) estas eposa historia drama filmo de 1976 reĝisorita de Bernardo Bertolucci en kiu aperas internacia geaktoraro en kiu elstaras Robert De Niro, Gérard Depardieu, Dominique Sanda, Francesca Bertini, Laura Betti, Stefania Casini, Ellen Schwiers, Sterling Hayden, Alida Valli, Romolo Valli, Stefania Sandrelli, Donald Sutherland, kaj Burt Lancaster. Kun agado okazanta en la devenregiono de Bertolucci nome Emilia, la filmo estas kroniko de la vivoj kaj amikeco de du viroj – terposedanto Alfredo Berlinghieri (De Niro) kaj kamparano Olmo Dalcò (Depardieu) – dum ili estas atestantoj kaj partoprenantoj en la politikaj konfliktoj inter la itala faŝismo kaj komunismo kiuj okazis en Italio en la unua duono de la 20a jarcento. La filmo estis premierita ekster konkurenco en la Festivalo de Cannes de 1976.[1]
Kun daŭro de 317 minutoj en sia origina versio, 1900 estas konata kiel unu el la plej longaj inter elsenditaj longaj filmoj iam faritaj. Ties granda longo kondukis al prezentado disigita en du partoj origine publikigita en multaj landoj, kiel Italio, Germanio, Danio, Belgio, Norvegio, Svedio, Kolombio, Pakistano kaj Japanio. En aliaj landoj, kiel Usono, estis publikigita kiel reduktita versio.[2] 1900 estis amplekse konsiderata kiel kulta filma klasikaĵo, kaj ĝi ricevis diversajn eldonadon por video fare de variaj distribuantoj.[3][4] Restaŭraĵo de la filmo premieris ekster konkurenco en la Festivalo de Venecio de 2017.[5]
La saman tagon de Januaro 1900 naskiĝas en bieno de norda Italio du infanoj: Olmo Dalcò (Gérard Depardieu), el malriĉaj kamparanoj kaj Alfredo Berlinghieri (Robert De Niro), nepo de la bienposedanto (Burt Lancaster). La du infanoj amikiĝas, kvankam separas ilin la historia procezo: klasbatalo, Unua Mondmilito kaj apero de la Itala faŝismo, reprezentata de la nigraĉemizulo Attila Mellanchini (Donald Sutherland), administristo de la bieno. Ada (Dominique Sanda), la edzino de Alfredo, burĝa kaj bohemiema, opozicias malsukcese kontraŭ Attila kaj amikiĝas kun Olmo, kio suspektigas Alfredo. La kolero de la kamparanoj eksplodas kontraŭ Attila, kaj Olmo devas fuĝi. Je la fino de la Dua Mondmilito Attila estas mortigita kaj Alfredo estas juĝita de la kontraŭfaŝistoj, sed ne estas mortokondamnita.
La muziko por la filmo estis komponita de Ennio Morricone, kiu inkludis kelkajn melodiojn el operoj de Verdi.